Centjarigxo de la esperantlingva teatro
En septembro 1996 okazis la centjara datreveno de la unua teatro-prezentado en E-o. La komedio Unua brandfaristo aw kiel diableto meritis pecon da pano, verkita de Lev Tolstoj en 1886, estis esperantigita en 1896 kaj samjare en septembro surscenigita en Smolensk, Rusio, fare de membroj de la loka grupo. Post tiu epokfara premiero, la esperantlingva teatro evoluis en pluraj landoj kaj sur cxiuj niveloj. Mondaj klasikajxoj de la teatra gxenro estis tradukitaj, originalaj verkoj estis publikigitaj, kaj prezentajxoj okazis kadre de lokaj societoj, teatraj festivaloj, kaj ankaw landaj kaj internaciaj kongresoj. Partoprenis amatoraj kaj profesiaj aktoroj kaj regxisoroj. La historio de tiu vigla teatra vivo en Esperantujo estas dokumentita en tri detalplenaj kajeroj fare de Zofia Banet-Fornalowa2.
D-ro Zamenhof mem tre frue montris interesigxon pri teatra agado inter esperantistoj. En letero, kiun li sendis en 1903 al Carlo Bourlet, la redaktoro de La Revuo, la awtoro de la lingvo esprimis sian opinion, ke migranta teatra trupo estus la plej efika maniero fari propagandon pri E-o. Hodiaw internaciaj kaj lokaj periodajxoj konstante informas la e-istaron pri surscenejaj eventoj, kaj cxiujare novaj dramverkoj aperas libroforme.
Sur la tereno de la lingvoinstrua metodiko pluraj fakuloj alte taksas la didaktikan valoron de la drama gxenro en lernejoj por faciligi lernadon de E-o. Ne mankas publikigita materialo en la formo de skecxoj kaj teatrajxetoj por uzo de instruantoj kaj grupgvidantoj, kaj eblas legi en la Esperanta gazetaro entuziasmajn raportojn pri sukcesa utiligo de tiu materialo.
Tipologio de teatraj prezentajxoj
En sia artikolo Teatro por klubvesperoj3, Eduard Tvaro?ek pritraktas la funkcion de teatraj prezentajxoj kiel programeroj de klubaj kunvenoj, kaj liaj konsiloj estas facile aplikeblaj al la lerneja situacio. Jen resumo de lia priskribo de la diversaj sxtupoj karakterizantaj la agadon de neprofesiaj surscenigantoj kaj aktorantoj.
Cxe la unua sxtupo estas la teatro de unu aktoro, kiu ofte estas humura kabaredajxo, sed ekzistas ankaw seriozaj monodramoj kun literatura valoro. Tvaro?ek nomas la pupteatron teatro de unu kaj duonaktoro, en kiu la pupo anstatawas duan aktoron. Cxi-speca teatro estas bone konata en lernejoj, kie plej ofte estas uzataj manpupoj faritaj - kune kun la dekoracio - de la lernantoj mem. Pupisto devas havi kapablon modifi la vocxon por krei la personecon de la dua rolanto. Se li havas talenton, li povas moduli sian parolmanieron kaj vocxtonojn diversforme por aldoni pli da rolantoj al sia pupteatrajxo. La enhavo de pupteatrajxoj povas bazigxi sur tute originalaj temoj, sxercoj kaj anekdotoj kaj ankaw sur reverkitaj versioj de konataj fabeloj aw popolrakontoj. La dekoracio povas esti tre simpla, nur suficxa por doni la etoson de la lokoj de agado.
La sekva sxtupo estas la skecxo, en kiu la nombro de aktoroj estas senlima sed optimume varias inter du kaj kvar. Enhave kaj teknike la skecxo similas al la pupteatrajxo, kvankam kelkfoje la intrigo ne estas komedia sed prezentas tragedian temon. La dekoracio, ecx se gxi estas minimuma, devas servi por stimuli la imagpovon de la spektantoj.
Variajxo de aktorado cxe tiu cxi sxtupo estas la improvizita skecxo. Du aw tri volontuloj elpensas intrigon kaj, sen antawe verkita teksto, provludas unu aw du fojojn kaj poste prezentas sian skecxon al la cxeestantoj, kiuj siavice faras la samon. Dum mia restado antaw kelkaj jaroj en Kulturdomo Grgxsillon, mi partoprenis en la arangxado de improvizitaj skecxoj kaj konstatis, ke gxi estas tre valora programero, cxar gxi instigas la cxeestantojn al aktiva uzo de la parola lingvo. Ankaw nun en Grgxsillon la organizantoj utiligas skecxojn por helpi partoprenantojn perfektigi sian lingvouzon. En la rubriko "Nia Filmo" de Heroldo de Esperanto (13/1995, pgx. 2) fotoj 1 kaj 2 montras aktorantojn en skecxoj, kiuj venis el la libroj de Bertram Potts4 kaj Robert Mackay5.
La pli altaj sxtupoj law klasifo de Tvaro?ek estas la prezento de kompletaj unuaktaj kaj pluraktaj komedioj. La plej efika prezentado de tiuj cxi postulas teatron aw almenaw salonon kun podio, kurteno kaj rimedoj por variigi la lumigadon de pli komplika dekoracio. Geaktoroj en cxi-specaj teatrajxoj povas esti pli multenombraj; ili devas surporti kostumojn kaj esti lerte sxminkitaj.
Funkcioj de dramoj en lernejaj situacioj
En fakverkoj pri metodiko de fremdlingva instruado estas emfazite, ke la instruanto devas okazigi kondicxojn por malbremsi perceptadon kaj memoron per kreo de pozitivaj afekciaj procezoj. Temas specife pri amikeca, netimiga kaj senstrecxa traktado de lernantoj. Kutimaj lecionoj pri gramatiko disvolvigxas en atmosfero de dawra, strecxa atentado. Devas okazi ankaw periodoj de spontana atentado kaj ripozigo per ludado, kantado kaj stimulado de korpaj movigxoj. Gxuste tiun postulon de la instrua laboro plenumas ludado de roloj kaj dramigo de simplaj teatraj pecoj. La plej facila maniero fari la transiron de la lernocxambro al la imagplena mondo de la scenejo estas per dramigo de lernolibraj legajxoj, se en la tekstoj trovigxas agantaj personoj.
Lernantoj kun granda gxuo transprenas rolojn de aliaj homoj kaj ecx bestoj, kaj ili vivigas la legajxojn en dialoga formo. La bezono parkerigi kaj flue eldiri frazojn en la lernata lingvo havas la efikon elimini la timon malfermi la busxon, kaj lernantoj rigardas la fantazian mondon de la teatra scenejo kiel formon de malstrecxiga ludado.
Jozefo Horvᴨ faras konkretan proponon apliki tiun cxi instrumetodon por aktivigi lernantojn per utiligo de la enhavo de la Asteriks-komiksaj libroj6. Cxar la bildrakontaj tekstoj konsistas plejparte el dialogoj, ili estas tre facile adapteblaj por surscenigo kiel skecxoj. Apartaj instrukcioj ne estas bezonataj, cxar la bildoj mem montras la agojn, kiujn la aktoroj devas imiti. Cxio dependas de la fantazio de la lernantoj kaj la lerteco de la instruanto, kiu rolas kiel regxisoro. La neludeblajn partojn kaj klarigojn en la teksto oni povas rakonti.
Awtoro de elementa lernolibro, kiu taksas grava la uzon de skecxoj tre frue en la instruado de la lingvo, estas Vilma Eichholz. En sia ses-parta kurslibro En novan mondon7 estas inkluditaj en la unua kajero plej simplaj skecxoj por du aw tri rolantoj. En la sekvaj kajeroj trovigxas plurscenaj teatrajxetoj por lernejaj teatro-trupetoj. Akompanas la ses tekstokajerojn kasedoj kun la legajxoj kaj teatrajxoj.
Tiel evidenta estas tiu cxi rimedo paroligi lingvolernantojn, ke ne estas surprize, ke awtoroj de dramaj verkoj atentigas, ke ili verkis simplajn skecxojn gxuste por la didaktika celo akceli parolekzercadon. Tiaj publikigajxoj, kies skecxoj jam estis sukcese prezentitaj sur scenejoj, estas Gajaj klubvesperoj de G. Riisberg8, Ni komedietas... de Zora Heide9, kaj Ni aktoras... 3 komedietoj de Marjorie Boulton10. Ne mankas en la bibliografio de teatraj verkoj en E-o pluraj kolektoj de teatra materialo por progresantaj lernantoj. Teatro en societo11 havas 12 originalajn skecxojn prezentitajn en kunvenoj de la E-Societo "Bude Borjan" en Zagrebo, kaj Ni ludas teatrajxon de E.V. Tvaro?ek12 kun kvar pli longaj unuaktajxoj, same servas por ekzerci rolantojn en pli kompetenta lingvouzo. Pli ampleksa kolekto de skecxoj kaj drametoj estas Virino cxe la landlimo de M. Boulton13, en kies antawparolo la awtoro eksplicite apologias pri sia dedicxo al verkado de Esperantaj drametoj. Unue, sxi celas pliricxigi la mankhavan gxenron en E-o; sxia dua motivo estas pedagogia. ?i skribas:
"Por ellerni la lingvon, oni devas multe legi; kaj por flue paroli, estas pli utile multe lawtlegi. Dramlegado tre helpas en kursoj, kaj la publika prezentado de dramo estas utila portempa celo. Tial mi verkis ne nur por spertaj e-istoj, kiuj kapablas bone ludi seriozajn dramojn, sed por timemaj gekomencantoj, kiuj povos iom forgesi siajn timojn en simplaj roloj. Ni kutime lernas multon kaj bone fiksas gxin en la memoro, kiam ni amuzigxas pere de lingvo aw alia studotemo.
Mi ankaw kredas, ke amatora dramprezentado, ecx dramlegado, estas terapie tre valora. Dum ni aktoras, ni forgesas nin mem kaj niajn problemojn, ni eksterigxas ripozige kaj eble ankaw stimulas nian imagpovon simpatian. Dramaj ekzercoj ofte helpas nin al malstrecxigxo kaj tiel al pli bona mensa sano. Ni civilizuloj iom forgesis ludi, kaj cxiuj homoj bezonas ludon; dramaj aktivoj donas al ecx la plej laborobsedita konscienco decan pretekston por ludi kaj junigxi" (pgx. 7).
Se instruanto intencas utiligi publikigitan materialon, ofte estas necese iom modifi partojn de la teksto law la lingvokapablo de lernantoj. Teatra verko, kiu estas tre facile adaptebla por cxiuj niveloj de lingvoscio, estas Amo per proverboj!14, unuakta komedio, en kies dialogoj estas cititaj multaj lernendaj proverboj. Cxiu sceno servas kiel ekzerc-materialo por unu aw pli da lecionoj. Ankoraw unu populara teksto estas la dramigita versio de La eta princo de Antoine de Saint-Exupgxry15. La redaktoro klarigas, ke la scena versio de tiu mondkonata libro estis verkita por profesia junulara teatro kaj pro tio kelkaj scen-arangxoj impresas tro komplikaj. Tamen, en lernejaj elementaj kursoj, eblas elekti kaj prezenti kelkajn el la dek tri unuopaj scenoj, en kiuj rolas regxo, laborema lanternisto, cxarma vulpino, acida negocisto kaj pluraj aliaj. Vigligo de la kursa laboro estas tre necesa, kaj lerta kursgvidanto kapablas simpligi scenajn kadrojn, tiel ke eblas arangxi prezentajxojn en simpla klasa aw societa cxambro.
Notoj
1) Zofia BANET-FORNALOWA. La unua estis brandfaristo. Esperanto, februaro 1996, pgx. 22-23.
2) Zofia BANET-FORNALOWA. Esperanto-teatro. 3 kajeroj.
1. Skize pri Esperanto-teatro, 36 pgx.
2. Universalaj Kongresoj kaj Esperanto-teatro, 28 pgx.
3. Polaj aktoroj kaj Esperanto-teatro, 88 pgx.
D?orf: Alfred Conzeth; 1990.
3) Eduard V. TVARO?EK. Teatro por klubvesperoj. Literatura Foiro, 1995. Unua parto: aprilo, n-ro 154, pgx. 105-108; dua parto: junio, n-ro 155, pgx. 159-165.
4) Bertram POTTS. Facila skecx-albumo. Chapec꠆onto; 1984, 112 pgx.
5) Robert MACKAY. Fajro! Fajro! 1965, 20 pgx.
Robert MACKAY. Dek kvin komedietoj. Glasgow: 1983, 82 pgx.
6) Jozefo HORV?H. Kelkaj pliaj proponoj por utiligi la Asterikson en la lingvoinstruado. Pgx. 75-76 en: Metodiko en la praktiko, redaktita de Zs. Barcsay. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio; 1982, 122 pgx.
7) Vilma S. EICHHOLZ. En nova mondon. Rektmetoda kurso por geknaboj. Bailieboro (Kanado): Esperanto Press; 1984, 384+74 pgx. Ilus. Inkluzive de du po 90-minutaj kasedoj.
8) G. RIISBERG. Gajaj klubvesperoj. Skecxoj kaj ludoj. Aabyh?ansk Esperanto-Forlag; s.d., 32 pgx.
9) Zora HEIDE. Ni komedietas... Aabyhoj: Dansk Esperanto-Forlag; 1971, 32 pgx.
10) Marjorie BOULTON. Ni aktoras...3 komedietoj. Aabyhoj: Dansk Esperanto-Forlag; 1971, 36 pgx.
11) Teatro en societo. Zagreb: Kroatia Esperanto Servo; 1955, 84 pgx.
12) Eduard V. TVARO?EK. Ni ludas teatrajxojn. Aabyh?ansk Esperanto-Forlag; 1971, 31 pgx.
13) Marjorie BOULTON. Virino cxe la landlimo. Kopenhago: Eldonejo KOKO; 1959, 196 pgx.
14) Arthur Azevedo. Amo per proverboj! El la portugala tradukis A. Couto Fernandes. Laroque Timbaut (Francio): Cercle espgxrantiste de l' Agenais; 1981, 21 pgx.
15) Antoine de Saint-Exupgxry. La eta princo. Kroatigis kaj enscenigis Zvjezdana Ladika. Tradukis el la kroata Emilija Lapenna. Zagreb: Zagreba Esperanto-Ligo; 1990, 36 pgx.
Bernard Golden, Damjanich u. 1/C. I. 8. HU-8200 Veszprgxm, Hungario
[Redakcia aldono: Krom la menciitaj libroj ankaw la verkoj de nia kolego Stefan MacGill estas bone uzeblaj kaj plurfoje sukcese prezentitaj.
Ekzemple: Najbaroj kaj boroj (HEA, 1989), Pordoj (Stafeto, 1984), La lawta vekhorlogxo (NEJ, 1979), Tridek roluloj (TEJO, 1981).
Ampleksan materialon pri la sama temo ("Instrui per aktorado", "Paroligi per rol-ludoj") vi trovas en IPR 87/2-3 kaj 88/1.]
Bernard Golden