Mi ĝojas, ke povas komenci skribi pri historio de Esperanto-teatro de informo pri la fama E-pioniro Nikolao Borovko, kiu komence de la jarcento loĝis en mia urbo Jalta, en kies centro sur la domo de la unua urba biblioteko estas instalita memortabulo omaĝe al li.   Lia nomo estas bone konata al esperantistoj pro la letero de Zamenhof pri diveno de Esperanto responde al la letero de Borovko.  Sed ne multaj scias, ke  li estas fakte la unua  verkisto de originalaj E-noveloj kaj ke en la unua E-ĵurnalo “La esperantisto” (1891, 10) aperis lia granda artikolo “Pri la tradukoj de poeziaj verkoj en la lingvon esperanto”, la unua en la ĵurnalo ĉi-teme .
   En “La esperantisto” (1892, 4) aperis ankaŭ alia lia artikolo “Teatro esperantista”, la unua tiu pri E-teatro. En la sama numero aperis ankaŭ lia unua novelo “Okazo”.
La artikolo restas aktuala ĝis nun. Ne jugxu severe lian lingvajxon, la lingvo ja tiam ankoraux estis ne tiel ricxa, kiel nun. Tial mi ie tradukas la tekston libere.

Estas tre simbole, ke  post 114  jaroj  ankau en Jalta aperos E-teatro.

                                      Teatro esperantista

   La demando pri la rimedoj de propagando de l’lingvo internacia estas tiel grava, ke la plej malgrandaj el ili estas indaj atenton. Sed ŝajnas, ke ĝis nun oni ne metis atenton sur unu sufiĉe fortan rimedon. Ĉiu scias, kian disvolvon ricevis en nia tempo la migrado de eminentaj artistoj de sceno. Gastrolistoj vizitas ĉiujn landoj, ne ĝenante sin per diferenco de la naciaj lingvoj; kaj multaj iras rigardi kaj aŭskulti ilin, eĉ ne sciante ilian lingvon. Dume kia talenta aktoro ne preferus ludi antaŭ publiko, kiu estas kapabla observi ĉiun lian vorton, lian intonacion, la konformecon de tiuj ĉi kun lia plastiko, kun la ludo de lia vizaĝo, t.e. antaŭ publiko kapabla vidi tiujn detalojn, en kiuj enkorpiĝis la arta elemento de lia ludo, kaj kiuj estas duone perditaj por aŭskultantoj, ne komprenantaj tute bone lian lingvon? Esti tute komprenata – estas lia rekta profito, kiel rekta intereso de la publiko estas – tute lin kompreni.           En tiu ĉi punkto “Esperanto” kaj sceno povas sin renkonti kaj fari al si        reciprokan servon. Se la lingvo internacia povos prezenti la tradukojn de tiuj         pecoj, el kiuj plej parte formiĝas la repertuaro de iminentaj artistoj,- ludado en    lingvo Esperanto estos nur demando de tempo. Rapidigi la venon de tiu ĉi fakto     dependas en alta grado de la esperantistoj mem. Tiun ĉi temon devas preni sur sin    iliaj kluboj, pli fortaj ol aparta persono. Oni povas rekomendi al ili sekvantajn      rimedojn:
1) Difini premiojn por la plej bonaj pecoj (Hamlet Lear, Macbeth k.c.) kaj preni sur sin la eldonadon de ili;
2) Organizi rondetojn de amantoj de la scena arto por ludi en la lingvo internacia tiajn pecojn, kiuj estas laŭ la fortoj de iliaj membroj; kaj
3) En ĵurnaloj, dediĉitaj al la teatra afero, konigi per specialaj artikoloj la aktorojn kun nia lingvo kaj kun ĝia scena literaturo;
La arto ĉiam multe helpis al la disvastigo de lingvoj, kaj oni povas kuraĝe esperi, ke en tiu ĉi okazo ĝi faros ankoraŭ unu fojon tion saman. Kaj Esperanto ne restos ŝuldanto de la arto; per energio kaj per kapableco de siaj amikoj ĝi povas krei internacian teatron.
Odeso, 1892                                                                                          N.B.

Rimarko de la redakcio: La ideon de sinjoro N.B. ni plene aprobas kaj ni ĝojus, se ia rondeto de niaj amikoj povus ĝin efektivigi. Se troviĝus impresario, kiu volus krei rondeton da gastrolistoj esperantistaj kaj veturi kun ĝi tra diversaj landoj kaj urboj, li ne sole alportus grandegan servon al nia afero, sed li mem ankaŭ nenion perdus, ĉar internacieco de nia lingvo malfermus al li egale ĉiujn landojn kaj la noveco de nia afero kaj bonsoneco kaj kompenebleco de nia lingvo alportus al la migranta aktoraro ĉie certan nombron da aŭskultantoj.

Ni aldonu nur, ke la redaktoro estis L.Zamenhof.