Mi estas Mikaelo Bronsxtejn aux Brunsxtono, bedauxrinde jam membro de Veterana Esperantista Klubo. Mi ellernis esperanton en 1962 kaj en la sama jaro auxdacis ektraduki kantojn kaj ekverki poemetojn en la lingvo nova por mi. La provoj estis pli-malpli acxaj, sed mi trovis bonajn instruantojn - Benciono Berin, Konstantin Gusev kaj  Jefim Zajdman. Ili iom bridis mian vervon, klariginte al mi, kio mi estas, kaj kio estas mia lingvoposedo. Kun kora danko mi komencis poiomete sxangxi la staton. Tion mi faras gxis nun, intertempe verkante-tradukante poemojn kaj prozajxojn. Gxis nun aperis 23 libroj, kies (kun)auxtoro/tradukinto estas mi. La lasta el la aperintaj - "Heliko sur deklivo" de fratoj Strugackij, kiun mi tradukis.
Bedauxrinde, mi ne verkas teatrajxojn, sed mi esperas, ke iuj kantoj, poemoj kaj prozajxoj, kiujn mi faris, estas tauxgaj por spektakligo.