Historio de Esperanto-teatro

  En septembro 1996  estis 100-jara jubileo de la unua teatra surscenigo en esperanto. Komedio “Unua brandfaristo” aux  “Êiel diableto meritis pecon da pano” , verkita de Leo Tolstoj en 1886,
Estis tradukita al Esperanto en 1896 kaj samjare en septembro prezentita en Smolensk fare de anoj de loka E-grupo. Post tiu ĉi premiero teatro en Esperanto aperadis en diversaj landoj  je diversaj niveloj. Oni tradukadis klasikaĵojn, kreadis kaj eldonadis originalajn  verkojn kaj  okazadis prezentadoj  surloke, en teatraj festivaloj kaj ankaux en internaciaj kaj naciaj Esperanto-kongresoj.
Tion realigadis  amatoraj kaj profesiaj aktoroj kaj reĝisoroj. Hodiaŭ en E-periodaĵoj konstante aperas informoj pri eventoj de teatra E-vivo.

    Regulaj teatraj prezentadoj en Esperanto komencigxis en 1905 j., kiam en la unua Universala E-kongreso 7 diversnaciaj amatoraj aktoroj  prezentis komedion de Moliere “                 “. Dum longa tempo  ĉefa ebleco prezenti teatraĵojn en esperanto al multnombra spektantaro estis nur la Universalaj E-kongresoj., kie inter la aktoroj estis ankaŭ profesiuloj. Multnacia publiko ĉiam kun granda intereso akceptis tiujn spektaklojn. 

Elstaran rolon en historio de E-teatro ludis  Internacia Arta Teatro kaj Bulgara Esperanto-teatro.
  La Internacia Arta Teatro estis fondita en 1957 en Parizo de reĝisoro   Srdijan Flego el Kroatio. Ĝin partoprenis aktoroj el diversaj landoj.  La provludoj okazis en Kroatio. La teatro spektaklis de 1957 gxis 1969 en ĉiuj UK, krom la UK en Tokio en 1964.
En la repertuaro estis verkoj de Anton Ĉeĥov (Pri malutilo de tabako, Geedziĝo), , Jean Cocteau (La homa voĉo, Bela indiferentulo),  Jean-Paul Sartre. (Respektema P., Sen eliro), Molière(Friponaĵoj de Skapeno), Henrik Ibsen (Reaperintoj), Branislav Nuŝiĉ (Analfabeto), Carlo Goldoni (Kurioza okazaĵo), Federico García Lorca (La amo de Don Perlimplino),Eugène Ionesco (Leciono), Ferenc Molnár (Unua paŝo), Luigi Pirandello (Homo kun floro enbuŝe), Arkadij Averĉenko (Bona leciono) kaj de multaj aliaj, ankaŭ de  esperanto-dramistoj  Marjorie Boulton (Maneken-Parado) kaj Julio Baghy (La holanda pupo).
   Bulgara E-teatro  en multaj E-kongresoj prezentis spektaklojn  “La kaverno de Salamanka”(Cervantes), "La gastejestrino" (Goldoni), "Fabelo pri kolpakoj" (Panĉev), "Mortintoj de Spoon River" (E. Lee Masters), "La lasta magnetofonbendo de Krapp" (Beckett), "Rozoj" (Benedetti), "Triptiko" (Giorgio Silfer), "La vorta klaso (Giorgio Silfer), “Pikniko sur batalkampo”(Fernando Arrabal).
   En 1920 j. En Parizo aperis la unua E-kabareo “La verda kato”, poste de 1936 ĝis 1939 – kabareo “Bolanta kaldrono” kaj en  1944-1956 ã.ã. kabareo “La tri koboldoj”. Ĉiuj ili estis fonditaj de fama E-verkisto Raymond Schwartz
   En 1954 ĉe E-klubo en Praha aperis aktora kolektivo “La Verda Ĉaro de Julio Baghy“ , fondita de aktoroj Antonín Seemann kaj Eva Seemannová.
  Drama grupo de studenta E-klubo en Zagreb, fondita en  1959 ã. de fama aktoro Mladen Šerment, multfoje prezentis sin eksterlande, ankaŭ  antaŭ neesperantista publiko..
  En 1974  du parizaj teatraj E-grupoj unuiĝinte kreis Parizan E-teatron TESPA. En 1978-1982  en Parizo ekzistis E-kabareo sub gvido de kantisto Ĵak Lepuil kun partopreno de artistoj el TESPA. Tiu ĉi teatro spektaklis ankaŭ en E-kabareo  “La ruza kruĉo”  kaj eldonadis teatran E-gazeton  “Kulisoj internaciaj”. Repertuaro de la teatro: Andromaka (Jean Racine), Aŭtunaj ventoj (Frederic Pujula i Valles), La justuloj (Albert Camus), La kalva kantistino (Eugène Ionesco), La fatomaŝino (Jean Cocteau), Seneliro (Jean-Paul Sartre) k.a.
  En la sama 1974 j. En Zagreb aperis „Nova Teatro“ kun spektaklo “Trompo” de Emillija Lapenna.
  En 80-aj jaroj en Sovetunio ekzistis profesia Leningrada E-teatro sub gvido de Oleg Popov. Ĝia repertuaro: “Gamlet” (William Shakespeare, tr. de L.Zamenhof), „Sonĝo de ridinda homo” (F.Dostojevskij),  La teatro kelkfoje partoprenis festivalon “Velura Sezono” en Jalto.
  En 1985 en Germanio aperis teatra grupo  „Fia koincido“ , kies unua spektaklo estis „Kalva kantistino de Eugène Ionesco. Post granda sukceso de la spektaklo en IJK kaj UK ĝi decidis daŭrigi la teatran agadon kaj preparis „Pikniko sur la batalkampo” (Fernando Arrabal), „La aŭdienco” (Václav Havel), „Nora” (Henrik Ibsen) kaj sketĉon “Same procedi kiel ĉiujare” (Freddie Frinton).
 
    Ekde  1999 jaro agadon de la grupo daŭrigis junulara teatra kolektivo  “Trupo Torina Nova”, kiu sub gvido de  Jordan Todorov preparis dramon de E-dramisto Giorgio Silfer “Familio de Anto Speri“.
  En 1984 aperis fama varsovia teatro “Espero” sub gvido de  Zofia Banet-Fornalowa.
   Aperadis kaj ekzistas nun multaj teatroj de unu aktoro, ekzemple, teatro de Jerzy Fornal en Pollando..
   En 1990 Arno Lagrange kaj Walter Hebert, franca aktoro, kiu ellernis esperanton por  realigi en Esperanto “Arkitekto kaj imperiestro de Assirio” (Fernando Arrabal), kreis teatran grupon  “Kallima”, kiu en 1990 turneis al Sovetunio.
En 1980 aktorino Solen' kune kun Arno Lagrange fondis la teatron La Krizalido, kiu prezentadis dulingve:france kaj esperante. La repertuaro: Ĉu Dio bojas? (Francois Boyer), La evento (Guy Foissy), Soleco (Emilja Lapenna), La forlasitiino (Max Maurey), La amanto (Harold Pinter), La plezuro disiĝi (Jules Renard), Meluzina (Solen), Lasu neĝon fail (Pierrette Dupoyer).
   “Teatra Trupo de Tuluzo” (TTT)  ĉe Esperanto-Kultur-Centro de u.Tuluzo sub gvido de   Arno Lagrange ekde oktobro 2004 prezentas “Familia etoso” laux “Un Air de Famille” Agnès Jaoui è Jean-Pierre Bacri. En la repertuaro: “La rekta metodo” (Tristan Bernard), “La krimo de la strato L'Ursin'” (Eugène Labiche), “Forlasita”(Max Maurey).
   En 1968 studenta E-klubo de Zagreb organizis Internacian Pupteatran E-festivalon, kiu okazadis ĉiujare.En la unuaj festivaloj pupteatroj povis prezenti spektaklojn nur en Esperanto, sed nun ili rajtas mem elekti la lingvon. Rezulte de tiu cxi iniciato de esperantistoj Esperanto fariĝis oficiala lingvo de de la Internacia Pupteatra Asocio. En la festivaloj partoprenis jam pli ol 350 pupteatroj de la tuta mondo, estis prezentitaj pli ol 450 diversaj spektakloj, el kiuj multaj – en Esperanto.
   En diversaj landoj konstante aperas amatoraj teatraj E-kolektivoj, pri kiuj oni ekscias nur post kiam ili sukcesas sin prezenti en la internaciaj E-aranĝoj aux anonci sin en reto. Unu el tiuj, “LEEN Teatra Rondo” aperis fine de 2005 j. en Israelo. Somere de 2006 j. ĝi  jam montris en israela E-kongreso spektaklojn “Urso” de Anton Cxehxov kaj “Preter la trikvaloro de’l vojo” de la gvidanto  Gian Piero Savio.
  Aŭtoro de tiu ĉi artikolo antaŭ kelkaj jaroj recenzis italan muzikalon “Venu rapide homoj” pri la vivo de S.Francisko el Asizo, bonege farita de teatra grupo el itala urbeto Blaza en Esperanto. reĝisoro kaj plenumanto de la ĉefa rolo - Pier Luigi Cinquantini.
                                                                                                     Jefim Zajdman
P.S.  Mi devas konfesi, ke mi nur antaŭ jaro ekinteresiĝis pri E-teatro  post kiam  konatiĝis kun teatra reĝisoro Aleksandr Gent, kiu  proponis organizi teatran E-studion ĉe jalta E-klubo kaj faris ĉi forumon. Tio, kion mi  kompilis, serĉante materialojn en reto, certe estas ne plena kaj verŝajne eĉ ne tute ĝusta. Tial mi petas ĉiujn esperantistojn aldonadi kaj korektadi tiun ĉi unuan artikolon.

Jefim