Kun Nikolaj Rytjkov mi unuafoje konatiĝis en 1962 j. Mi estis tiam  fininta fizikmatematikan fakon de Ĥarkova universitato, veninta al apudmoskva urbo Kolomno labori en uzino. Tuj post la alveno mi trovis kelkajn inĝenierojn, kiuj intencis lerni esperanton. Mi ne estis tiam aktivulo, ne povis paroli esperante, nur korespondis. Ili petis min instrui la lingvon al ili kaj por pliinteresigi min veturigis al moskva E-klubo. La unua esperantisto, kiun mi ekvidis tie, estis Nikolaj Rytjkov.
   Li estis homo de mirinda sorto. Oni arestis lin en 1939, kiam li estis komsomola sekretario de
moskva teatra instituto kaj aktiva esperantisto. Nikolaj suferis en koncentrejoj 10 jarojn. Ĉar li ne rajtis loĝi kaj labori en Moskvo, li eklaboris en kolomna  lokomotivkonstrua uzino kiel; seruristo kaj estis aktiva ano de la urba popola amatora teatro. Baldaŭ li estis denove arestita kaj  suferis en koncentrejoj ankoraŭ 8 jarojn. 
   Li estis tre energia homo, pasie ŝatanta esperanton kaj teatron. Eta detalo: malsupra parto de lia vizaĝo estis simila al tiu de Lenin kaj tial iu skulptisto invitadis lin por modli bustojn de Lenin. Rytjkov aktive partoprenis renaskiĝintan en 1957j E-movado.
   En 1962j aperinta en Kolomno E-grupeto ricevis  de la uzina partikomitato permeson eldoni
afiŝon, en kiu invitis urbanojn al prelego pri Esperanto.  La afiŝo longe ne aperis el presejo, sed ni eksciis, ke ĝi kuŝas en urba biblioteko, sed la partikomitato decidis ne permesi la prelegon. Vizitinte la bibliotekon, ni  diris, ke venis por la afiŝoj kaj tie decidis, ke oni sendis nin el la partikomitato. Tuj malfruvespere ni dispendigis la ŝtelitajn afiŝoj tra la urbo kaj matene  ili iĝis sensaciaĵo.  Al la prelego venis ĉ.500 homoj kaj post ĝi komenciĝis registrado al E-kuroj, kiun ni ĉesis post kiam registriĝis 300. Al la prelego mi invitis Nikolaon kaj ĵurnaliston Aleksandr Ĥarkovskij. Mi ne sciis tiam, ke en 1949j Nikolao estis arestita en Kolomno. Sed tio havis mlbonajn sekvojn – KŜS  baldaŭ active okupiĝis pri ni.
   Ni decidis komenci 3 E-kursojn: urban, uzinan kaj lernejan. Mi devis instrui en la uzino, en lernejo Ivan Davidkin kaj  por la granda urba E-kurso ni invitis du malnovajn moskvajn esperantistojn, kiuj konsentis alveturadi al Kolomno laŭvice kaj instrui page dufoje semajne.
Ĉiu el ili venis nur unufoje, ĉar la veturo de Moskvo per elektrotrajno daŭris pli ol 2 horoj. .
Tial, ĉu mi volis tion aŭ ne, sed  devis ekinstui ankaŭ enurbe. Sed ĉiufoje post kiam pasis E-leciono, sekvafoje oni rifuzis al ni je iu preteksto. Rezulte tiuj, kiuj ne ĉeestis lecionon, la sekvan ne povis trovi, ĉar la kursejo ĉiam sanĝiĝis kaj  nombro de la kursanoj digelis. La samo okazis ankaŭ en la uzino, sed tie ni baldaŭ eltrovis la fi-informanton kaj, interkonsentinte inter ni, nomis en lia ĉeesto neveran lokon la sekva leciono. 
   La urban E-kurson sukcese finis unu el la plej bonaj aktoroj de la popola teatro Gennadij Abrosimov, tial mi ofte vizitis spektaklojn de la teatro. La premierojn ofte vizitadis Rytjkov kaj ni ĉiam kune spektis .
   La  unuajn E-kursojn finis  ne multaj. Kiel mi jam menciis, mi komencis instrui, ne povante paroli. Mi simple uzis la lernolibron de       “Praktika E-kurso por angle parolantaj landoj” ,  kopiis bildojn el ĝi, surdorse de ĉiu bildo skribis  demandojn kaj respondoj el la libro kaj instruis rektmetode. Fine de la kurso mi kaj kelkaj kursanoj jam povis paroli kaj nia 8-persona grupo  veturis al BET-4 en Latvio.
  Tiamaniere aperis la unua aktiva junulara E-grupo en Centra Rusio (fama moskva junulara grupo “Fajrero” tiam jam estingiĝis, ankaŭ la leningrada  apenaŭ bruletis). La grupanoj  satis veturadi  dimanĉe al moskva E-klubo, ĉar sciis, ke vespere post spektaklo en  teatro, kie Nkolao laktoris, li ĉiam venos al la klubo kaj ion prezentos.
   Mi memoras, kiel mi renkontis lin en la klubo antaŭ forveturo al Litovio, kie  ni estis organizantaj la unuan SEJT (Sovetia E-junulara tendaro). Ankaŭ li survalizis  antaŭ forveturo al Eŭropa E-konferenco en Aŭstrio. Kaj ege nervoziĝis. Baldaŭŭ ni ekscis, ke li decidis ne reveni al la lando. Post tiam pri li mi povis informiĝi nur dank’ al etaj informoj en “Heroldo de Esperanto”.  Jen li estis legisto en BBS, jen  en itala E-kongreso, kiu okazis sur ŝipo, krozanta tra Meditaranea maro,  anstataŭ neveninta bulgara E-teatro legis rakontojn de Solĵenicin .Gennadij Abrosimov, kiu  poste partoprenis junularan E-kongreson en Hungario,  konatiĝis en la kongreso kun filino de prezidanto de itala E-Asocio, kiu rakontis al li jenon. Rytjkov post la itala kongreso noktumis en ilia hejmo kaj al demando de ŝia patro pri kaŭzo de la fuĝo respondis:
“Fuĝis kiel rato el drononta ŝipo”. Antaŭ lia fuĝo E-komisiono ĉe la Unio de societoj  por amikeco kun  fremdaj landoj  trompis esperojn de esperantistoj  pri  rekreo  de Unio de esperantistoj de sovetaj respublikoj.  Li tiam respondecis pri la solena koncerto dum la  inaŭgura vespero. Evidentiĝis, ke la  promeso estis simple preteksto por kolekti por KŜC adresojn de ĉiuj esperantistoj. 
  Estas interese, ke post reveno de Gennadij el Hungario  kun li konversciis kŝc-ano, kiu ial interesigxis, ĉu Rytjkov transdonis ion al mi…
   Nikolao  ekmalsanis je kancero, antaŭ decida operacio li telefonis al sia eksa edzino en Moskvo  kaj diris, ke se li  restos viva, ŝxi revidos lin en Moskvo. Tio estis antaŭ la “rekonstrua” periodo kaj povis signifi, ke eble  li restis eksterlande laŭ tasko de KSC.  Ŝi tuj kuris al kŝc-ano, kiu ŝin konstante  turmentis per demandoj pri la edzo, kaj  demandis lin, ĉu tio vera. “Jes, - respondis tiu – ni  donis al li taskon, sed li ne plenumis ĝin”.
  Jen estas ĉio, kion mi volas  rakonti pri tiu ĉi mirinda homo, kiun mi ege estimis, kaj ne nur mi. Mi esperas, ke troviĝos ankaŭ aliaj esperantistoj, kiuj  ankaŭ  skribos  pri

Jefim Zajdman