Esperantisto ekde 1957, aktiva ekde 1961. Unu el la unuaj  tradukistoj de kantoj  al esperanto tiutempe,  tradukis kaj verkis cx. 100 kantojn.  Kunfondinto de SEJM (Soveta esperantista junulara movado) kaj  unua gvidanto de gxia kulturfako. Fondinto de E-klubo en Jalta (1977) kaj gxia nuna gvidanto. Organizanto de la Internacia festivalo de E-kanto “Velura Sezono” en Jalta ekde 1979 gxis nun (cxi-jare okazos la 13-a festivalo).
   En 1977 tradukis kelkajn ariojn el rok-opero “Jesuo  Kristo – superstelo” de Webber kaj prezentis  en E-arangxoj en Jalta,  Dagestano kaj Kievo. En 1981 verkis  humoran teatrajxon en versoj “Krimea legendo”,  prezentatan gxis nun.
   Kontribuas al E-gazetoj, okupigxas pri  historio de agado de E-pioniroj.
   Ekde 23-a de  septembro 2006 jaro  organiza gvidanto de la jalta studio – filio de E-teatro.