Mi ricevis peton de Sasa Popovic, serba aktoro, konata pro sukcesaj spektakloj, prezentitaj dum la UK en Vilno. Li petis permeson fari monospektaklon pri Aleksandr Postnikov, uzante mian romanon "Dek tagoj de kapitano Postnikov". La permeso estas donita, do ni esperu, ke ni vidos vivan Postnikov (Sasa estas svelta alta, oficiraspekta persono) en la Roterdama UK.