ESPERANTO-TEATRO

Информация о пользователе

Привет, Гость! Войдите или зарегистрируйтесь.


Вы здесь » ESPERANTO-TEATRO » Nuntempa E-teatro » Jalta studio de E-teatro


Jalta studio de E-teatro

Сообщений 1 страница 3 из 3

1

Rakonton pri la studio indas komenci de  jalta Esperanto-interklubo “Tero”. La klubo aperis en 1981 ĉe la kultura fako de urba plenumkomitato kaj nun estas filio de Ukrainia E-Asocio.  La ĉefa agado de la klubo estis kaj restas  okazigo de la ĉiujara internacia festivalo “Velura Sezono”, kiu en 80-aj jaroj estis unu el la plej popularaj aranĝoj de esperantistoj  en Sovetunio. Partoprenantoj de la festivalo estis  esperantistoj el diversaj  respublikoj de  la lando,  inter ili ankaŭ Leningrada E-teatro kaj reĝisoro de kieva pupteatro Sergej Jefremov. La 9-a festivalo en 1987 estis la lasta kaj nur en 2004, post la 16-jara  interrompo, la festivalo renaskiĝis kaj dank’ al ĝia sukcesa okazigo la klubo fariĝis laŭreato de la urba  konkurso “Socia Rekono” en nominacio “Socia organizaĵo de la jaro”.
    En 2005 unu el artikoloj pri la  festivalo trafis okulojn  de profesia teatra reĝisoro el Simferopol Aleksandr Gent, kiu ekinteresiĝis pri la lingvo kaj la movado  kaj  flamiĝis  je  ideo krei  la unuan en Ukrainio profesian E-teatron.  En unua numero de tiu ĉi ĵurnalo en artikolo pri etnaj teatroj li skribis, ke ne malproksimas tempo, kiam aperos profesiaj E-teatroj. La reĝisoro kontaktis pere de interreto la interklubon kaj en  2006 estis partoprenanto de la 12-a festivalo.
    Kaj jen – lia ideo efektiviĝis! 23-an de septembro 2006 j. ĉe jalta E-interklubo “Tero” aperis teatra E-studio – filio de estonta E-teatro. Tuj ekde la komenco la studianoj konvinkiĝis, ke aktora laboro estas  malfacilega kaj postulas plenan sindonon kaj severan disciplinecon. Aleksandr Gent – adepto, eblas eĉ diri lernanto, de K.Stanislavskij, la plej elstara el reĝisoroj, kiu senkompromise postulis de aktoroj detalegan trastudon de la rolo, skrupulan atenton al detaloj. Laŭ Stanislavskij aktoro devas plene profundiĝi en la rolon, plene transformiĝi al sia heroo. Nur tiel povas esti atingita vera celo de arto, ke ĉi-kaze eĉ mem Stanislavskij ne rajtu eldiri sian faman “Ne kredas!”. Teatro de Stanislavskij nomiĝas teatro de travivaĵo kaj estas, sendube, la plej supera formo de teatra arto. 
     Nun  la studio okupiĝas pri teatraĵo de antikva greka aŭtoro Lukian  “Dialogoj de Dioj aŭ pomo de malkonkordo”, kies tekston kreis kolektivo de greka teatro, kiun gvidis A.Gent. La teatraĵo ne estas komedio, tamen en ĝi abundas komikaj eroj, plenaj de flagranta humuro.  Krom tio la studio  preparas unuaktan teatraĵon de A. Ĉeĥov “Urso”.
        Fondita de la “teranoj” studio funkcias tute sendepende de la interklubo “Tero”, tamen estas forte ligita al ĝi per komunaj celoj. Kune estis realigita teatraĵeto laŭ rakonto de Grigorij Gorin  “Malsano de Rjabcev”, kiu estis prezentita dum vojaĝo de niaj esperantistoj al Pollando en la novjara festo.   
    La spektakloj  estos en du lingvoj, rusa kaj esperanto, por ke rezultojn de la aktora kreado la aktoroj prezentu ne nur al samideanoj-esperantistoj, sed ankaŭ al jaltanoj kaj gastoj de la urbo. Sed provludoj en la studio pasas en rusa lingvo, tial iĝi ano de la studio povas ne nur  esperantistoj, sed ĉiu deziranto, sukcese plenuminta konkursan taskon.
.   Nun la studio havas feliĉan eblecon provludi sur vera scenejo en bonega klubo.  Restas nur ekdeziri al la ŝipo de la E-teatro  sub gvido de nia brava kapitano Aleksandr Gent feliĉan navigon kaj  freŝan venton  sub la revo-veloj.
                                              Ano de la studia artkonsilio Ivan Smirnov

2

Saluton!

Jekaterinburga Esperanto-klubo "Argxenta Flamo" dum sia unua kunveno decidis fari teatran studion, kiu ludos Esperante.

Tiel intersxangxoj en cxi tiu forumo estos por ni utilaj kaj interesaj.

Amike,
Aleksander Osincev
EK "Argxenta Flamo"

3

Saluton, Aleksandr!
Via sciigo gxojigas nin.
Se vi havas iujn skecxojn interesajn, bonvolu sendi al forumo aux al jefim_z@mail.ru
Mi esperas partopreni RET kaj  orgnizi tie prezenton de "Krimea legendo", uzante la partoprenantojn el diversaj urboj.
Amike - Jefim Z.


Вы здесь » ESPERANTO-TEATRO » Nuntempa E-teatro » Jalta studio de E-teatro